Eŭsk-iberismovask-iberismo estas hipotezo kiu defendas la familian rilaton inter la eŭska kaj la ibera lingvoj, tiele ke aŭ la eŭska estus la rezulto de evoluo de la ibera aŭ de evoluo de lingvo de la sama familio kiel la ibera.

Historio de la teorio redakti

Strabono en la 1-a jarcento a.K. (tio estas, kiam ankoraŭ oni parolis la iberan en Iberio) asertis ke la iberoj kaj la akvitanoj estis similaj fizike kaj ke ili parolis "similajn" lingvojn, kaj kvankam oni pridiskutis pri la preciza atingo de la aserto de Strabono, en la aktualo oni konsideras ke la akvitana estus antikva formo de eŭska.