Etnoreligia grupo

etna grupo kiu estas karakterizita ankaŭ per komuna religio

Etnoreligia grupo estas etno, kies membroj estas unuigitaj ankaŭ per komuna religio.

Jezidaj knabinoj en tradicia vesto

Ĝenerale, etnoreligiaj grupoj difinas sian etnan identecon nek nur per praula heredaĵo, nek nur per religia aparteneco, sed normale per kombino de ambaŭ. Etnoreligia grupo havas komunajn historion kaj kulturan tradicion, kiu povas esti difinita kiel religio. En multaj okazoj etnoreligiaj grupoj estas etnokulturaj grupoj kun tradicia etna religio; en aliaj okazoj etnoreligiaj grupoj komenciĝis kiel komunumoj unuigitaj per komuna kredo, kiuj pro endogamio evoluigis kulturajn kaj praulajn ligojn. Juraj difinoj de etnoreligia grupo povas malsami de la ĵusdonita difino.

La identecoj de kelkaj etnoreligiaj grupoj estas plifortigitaj pro la sperto vivi ene de pli granda komunumo kiel aparta malplimulto. Etnoreligiaj grupoj povas esti ligitaj al etna naciismo, se la etnoreligia grupo posedas historian bazon en specifa regiono. En multaj etnoreligiaj grupoj oni emfazas religian endogamion kaj la samtempa malinstigo de interkredaj geedziĝoj aŭ interkreda seksumo, kiel rimedo konservi la stabilecon kaj historiam longedaŭrecon de la komunuma kaj kulturo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ethnoreligious group en la angla Vikipedio.