La Frege-domo (germane: Fregehaus) estas baroka komercista bieno en Lepsiko, Germanio (Katharinenstraße nr 11), konstruita en la jaroj 1706/07.

Leipzig Fregehaus

Priskriko redakti

Okulfrapas la alta gablotegmento kun kvar vicoj da lukarnoj kaj altaj teretaĝvolbaĵoj, kiuj servis al la komercado. La bankisto Christian Gottlob Frege, inter kies klientaro nombriĝis ankaŭ Goeto, akiris la konstruaĵon en 1782.

En la interna korto troviĝas live imago survanda. La t.n. mokimago, 71 centimetrojn alta piedestalo el sabloŝtono kun altreliefo de 1535, estas atestilo de la tempo de Reformacio. La verŝajne iam kiel fundamento de fenestra koloneto servinta postamento montras maldekstre la papon kun tiaro, dekstre la imperiestron Karolo la 5-a aŭ dukon Georgo de Saksio. La sube kuŝanta monako interpretatas kiel Marteno Lutero.

Butikoj ktp. redakti

Sed ne nur pro tio indas eniri la korton belan, ĉar en ĝi oni havas krome la plej originalecan kaj kreivan florbutikon de Lepsiko nomita Saltoflorale. Ekde 2014 la Frege-domo estas ankaŭ hotelo. Proksime, en la domo Katharinenstraße nr 17, estas Leipziger Pfeffermühle, unu el la plej malnova kaj konataj kabaretoj de Germanlando.

Fonto redakti

Mundus, Doris: Leipzig an einem Tag. Ein Stadtrundgang, Eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2007 (6-a eldono de 2015), p. 19

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la hotelo, ankaŭ kun pridomaj informoj