Gaskonuso estas la deformita ebeno de limo inter gaso- kaj naftosaturita (akvosaturita) partoj de tavolo apud buŝo de nafta (akva) puto.

Ĝi formiĝas dum ekspluatado de la naftosaturita (akvosaturita) parto kaze de malkresko de premo ĉe la putbuŝo. Ŝanĝo de la komenca ebena surfaco de la limo gaso — nafto/akvo okazas pro influo de la vertikala gradiento de premo inter tiuj du komponantoj, plejparte dum ekspluatado de putoj situantaj kadre de gasohava tereno. La maksimuma deformiĝo de la ebeno okazas rekte sub putobuŝo. Ĝi dependas de tavola depresio, kolektujaj ecoj, konstrukcio de putbuŝo ktp.

Se la depresio atingis kritikan nivelon, fluaĵoj intervenas el gasokonuso al puto, kio draste altigas gasfaktoron. Kaze de memflua elminigado de nafto, rompo de gaskonuso estas akompanata de hidraŭlikaj batoj, intermita eliĝo de nafto kaj gaso. Se naftoelminigado okazas per pumpiloj, la rompo de gasokonuso kaŭzas drastan falon de ilia produktiveco.

Por eviti formiĝon de la gasokonuso oni enpumpas en la putbuŝan zonon specialajn reakciantojn, kiuj izolas partojn de la tavolo unu de la alia.

Literaturo redakti

  • Зотов, Г. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Газовый конус // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 91. ISBN 5-85270-327-3.