Geomorfologia tutaĵo

Geomorfologia tutaĵo estas unuo de la sesa nivelo en hierarĥia geomorfologia membrigo de la surfaco de Tero. Superula unuo estas geomorfologia regiono, subula geomorfologia subtutaĵo.

Sur tiu ĉi nivelo aperas plimulto de geografiaj nomoj, kiujn oni kutime komprenas kiel unu montaro.

Geomorfologia tutaĵo en diversaj lingvoj redakti

  • ĉeĥe: geomorfologický celek
  • slovake: geomorfologický celok
  • pole: mezoregion fizycznogeograficzny

Bibliografio redakti

  • DEMEK, Jaromír, a kolektiv. Zeměpisný lexikon ČSR. Hory a nížiny. Brno: Academia, 1987. 584 s.