SIMAY Gergely (ŝimai) estis hungara armenologo. Li naskiĝis en Szamosújvár la 2-a de julio 1823 kaj li mortis en Koloĵvaro la 28-an de januaro 1909.

Biografio redakti

Geregly Simayi estis jurpraktikanto en Marosvásárhely kaj li faris advokatan ekzamenon. En 1848 li reprezentis la urbon Szamosújvár en la landkunveno. En 1861 oni elektis lin urbestro. En 1847 li partoprenis la landkunvenon de Kolozsvár, pli poste en inter 1865 – 68, inter 1869 – 72 kaj inter 1875 – 78 li estis landkunvena deputito. En 1868-a landkunveno li elbatalis la egalecon de armena katolika eklezio. Ekde 1874 li estis prezidento de la tribunalo de Szamosújvár. Li aperigis plurajn armenajn poemtradukaĵojn en Budapesti Szemle kaj Armenia

Bibliografio redakti

  • Hovhannesián Eghia: Hazai örmények (Gödöllő, 1938).

Fonto redakti