Glacidrivadoglaciflosado estas la drivo de glacio en fluanta akvo. Tiu fenomeno aperas en malvarmaj regionoj, aŭ vintre se estiĝas glaciplatoj sur iu rivero, aŭ printempe okaze de neĝodegelo.

Glacidrivado sur la rivero Elbo

Glacidrivado povas esti estas tre danĝera, se la glacio multe dikiĝas dum la vintro kaj printempe la temperaturo abrupte altiĝas. Tiam la glaciplatoj disrompiĝas (glacikreviĝo) dum ke la akvofluo samtempe intensiĝas, kaj la estiĝantaj, flosantaj plurtunaj glaciblokoj povas damaĝi ĉebordajn konstruaĵojn aŭ pontojn. La drivantaj glaciblokoj povas formi baraĵon ĉe pontoj aŭ interkruciĝante ie ajn, tiel ili povas ŝveligi la riveron kaj kaŭzi inundon. Tiajn baraĵojn oni povas disrompi per flugilaj bombardoj, simpla eksplodigo aŭ per glacirompaj ŝipoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti