Himenio (latine hymenium) estas la sporoportanta (produktanta) tavolo de la fruktokorpo de fungoj. Oni ofte nomas ĝin produkta tavolo.

La himenio konsistas el askoj kaj bazidioj sur la fruktokorpo de la asko-, bazidiofungoj. Inter la himenoj povas troviĝi sterilaj hifoj. La himeno troviĝas sur la interna surfaco de apotecio (diskoforma aŭ pelvoforma fruktokorpo de la diskomicetoj (el askofungoj) kaj likenoj), sur la Lameloj de lamelaj fungoj (ŝampinjono) aŭ remburas la tubetojn de boletofungoj. En la askoj kaj bazidioj de la himenio produktiĝas grandnombra sporo.