La insulgrupo Houtman Abrolhos situas ĉirkaŭ 60 km antaŭ la marbordo de Okcidenta Aŭstralio, en latitudo de marborda urbo Geraldton.

Historia marmapo de 1732

Geografio redakti

La arkipelagon disigas de la kontitento la Geelvink Channel. La insuloj etendiĝas tra longo de 75 km, en larxgo de 16 ĝis 21 km.

Al la insulgrupo apartenas pli ol 120 insuloj kaj rifoj, kiuj formas insulĉenon paralele al la kontinento tra ĉirkaŭ 100 km. La grupo estas dividata je tri insulaj regionoj, kiuj estas disigitaj per mallarĝaj marvojoj (de la nordo al la sudo):

La plej grandaj insuloj estas Okcidenta Insulo Wallabi (6,21 km²), Orienta Insulo Wallabi (3,27 km²), Norda Insulo (1,82 km²), Insulo Pelsaert (1,56 km²) kaj Rata Insulo (0,65 km²). Tiuj kvin insuloj posedas 82 % de la insularo.

Historio redakti

La insularon malkovris en fino de la 16-a jarcento portugalaj maristoj. Pro la multaj malprofundaj lokoj, koralaj rifoj, kiuj estis apenaŭ videblaj aŭ situas kelkajn centimetrojn sub la avonivelo, la regiono estis tre danxgera por la marveturado, precipe por la tiamaj lignoŝipoj. La nomo Abrolhos venas el la portugala "abri vossos olhos – malfermu la okulojn".

La unuan surmapadon faris en 1619 la nederlanda astronomo kaj maristo Frederick de Houtman (1571–1627), kaj nomis la insularon modeste Houtman Abrolhos.

La 4-an de junio 1629, la nederlanda komerca velŝipo Batavia surŝipis rifon. La pli ol 300 homoj povis fuĝi nur al proksima neloĝata insulo. La provizora komunumo baldaŭ disfalis, la nesukcesa apoteko, Jeronimus Cornelisz – kun kelkaj helpantoj -, teroris kaj grandparte murdis la savintojn.

Turismo redakti

La insularo estas paradizo por amantoj de la subakviĝa sportaj agadoj.

Naturo redakti

Subspecio de la birdospecio Buntoturnico, nome Abrolja buntoturnico (Turnix varius scintillans), estas endemia de la insuloj Houtman Abrolhos.

Administrado redakti

La insuloj apartenas administre al Shire of Northampton.

Uzo redakti

La insuloj estas neloĝataj, sezone 22 de la insuloj estas okupata dum kelkaj monatoj fare de 150 omaro-kaptistoj kaj ilia familio.