Interetna insurekcio kontraŭ uzbekoj en Kirgizio en 2010

Okazis interetna insurekcio kontraŭ uzbekoj en Kirgizio en junio de 2010 kiel pinto de konfliktoj inter etne kirgizoj kaj uzbekoj ĉefe en suda Kirgizio, ĉirkaŭ la Fergana valo ĉefe en la urboj de kaj Ĵalalabat, kiel sekvo de la forpelo de iama Prezidento Kurmanbek Bakijev. Tiele ĝi estis parto de pli granda kirgizia krizo de 2010. Violento ekis la 9an de junio en Oŝ. Je la 12-a de junio violento disvastiĝis al Ĵalalabat, kio devigis la provizoran registaron estratan de Roza Otunbajeva deklari la staton de krizokazo por repreni kontrolon de la situacio.

La okazaĵo konsistis en grupoj de kirgizoj (dekomence maskitaj) kiuj persekutis uzbekojn, mortigante, incendiante kaj eĉ perfortante virinojn. Rapide amasa elmigrado okazis al la landlimo kun Uzbekio por klopodi eniri en tiu lando.

Je la 19-a de junio estis jam ĉirkaŭ 2000 mortintoj kaj ĉirkaŭ 400,000 rifuĝintoj el kiuj malmulte sukcesis eniri en Uzbekion, ĝis kiam la tiea registaro fermis la landlimon ĉar oni ne povis akcepti tiom amasan eniradon.[1] Tamen laŭ la oficiala informo de kirgiziaj potencoj, ĝis la 19-a de junio estis eltrovitaj 195 kadavroj, 20 homoj estas konsiderataj malaperintaj kaj 2000 estis vunditaj.[2] Uzbekoj estis ĉirkaŭ 14 % en Kirgizio, sed ĉe la Fergana valo la proporcio ege pliiĝis.

Ekde la komenco oni akuzis partianojn de la eksprezidento Kurmanbek Bakijev instigi la insurekcion kiel rimedo por malstabiligi la landon kaj klopodi reveni al la povo.[3]

Notoj redakti

  1. EE UU culpa de los choques en Kirguizistán al depuesto presidente Bakíev, El País, Madrido, 19a de junio de 2010
  2. В Ошской области продлен режим чрезвычайного положения ruse (esperante En provinco Oŝ estis daŭrigita la stato de krizokazo)
  3. "Uzbekistán cierra su frontera a miles de civiles que huyen de Kirguizistán", El País, Madrido, 16a de junio de 2010, paĝo 8a.