Istán [isTAN] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la sudokcidenta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Istán
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29611
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 621  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 35′ N, 4° 57′ U (mapo)36.582376-4.9476625Koordinatoj: 36° 35′ N, 4° 57′ U (mapo) [+]
Alto 287 m [+]
Areo 99,33 km² (9 933 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Istán (Malago)
Istán (Malago)
DEC
Istán
Istán
Situo de Istán
Istán (Hispanio)
Istán (Hispanio)
DEC
Istán
Istán
Situo de Istán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Istán [+]
vdr
Istán en la provinco Malago.

Ĝi estas en la sudo de la montaro Sierra de las Nieves kaj je 15 kilometroj nordokcidente de Marbella. En 2016 estis totale 1399 loĝantoj.

Historio redakti

La strategia loko plifaciligis la setladon de islamanoj en la epoko de Al Andalus. Post la konkero de la areo de Marbella kaj post la ĝenerala trudkonverto de 1500, la premo farita super la mudeĥaroj estis tialo por sekreta fuĝo al la nordo de Afriko kiu estis malhelpita ĉe la elfluejo de la Verda Rivero. Dum la ribelo de la moriskoj de 1568, Istán estris la insurekcion kaj en ties montoj okazis sangelverŝaj bataloj, ĝis la malvenko de Fuerte de Arboto (Plaza Armas) en kiu ili estis submetitaj de la Duko de Arcos kaj, poste, ekzilitaj al interno de Iberio. En 1570 komencis procezo de reloĝado fare de malnovaj kristanoj kiuj devenis el diferencaj punktoj de Hispanio, inter kiuj oni disdonis la posedojn de la moriskoj. Unu el tiuj grupoj devenis el kampoj de Murcio kaj parolis dialekton "panoĉo", pro kio oni aplikis tiun nomon al lokanoj de Istán.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • URBANEJA ORTIZ, L. kaj CASADO BELLAGARZA, J.L., Istán, una historia por descubrir, Edición de los autores, Marbella, 1992.