Karuselo laŭ PIV estas

Karuselo en somera publika festo en Londono

1-e) festa turniro, kie kavaliroj aŭ rajdistoj turniĝe kaj artisme manovras, kaj

2-e) porinfana amuzilo, konsistanta el lignaj rajdbestoj kaj seĝoj, metitaj sur granda ronda plataĵo, kiu turniĝas ĉirkaŭ sia akso.

Dum la unua difino estas historiisme kaj arme-science tre speciala, kaj en multaj alilingvaj difinoj de la vorto ne aŭ ne plu aperas, la dua difino estas daŭre aktuala. Karuseloj estas esenca ero de pli-malpli ĉiu granda publika festo, aparte de ĉiu kermeso, kvankam intertempe ekzistas multe pli teknike progresintaj kermesaj amuziloj ol la porinfanaj karuseloj, kies teknikaj principoj apenaŭ ŝanĝiĝis de la 19-a jarcento.