Katedralo Sankta Paŭlo (Liège)

La Katedralo de Lieĝo (alia nomo: Katedralo Sankta Paŭlo, franca: Cathédrale Saint-Paul de Liège) troviĝas en la urbokerno de Lieĝo kaj estas la sidejo de la episkopo de Lieĝo.

Katedralo Sankta Paŭlo
katedralo [+]
Koordinatoj50° 38′ 25″ N, 5° 34′ 18″ O (mapo)50.6402785.571667Koordinatoj: 50° 38′ 25″ N, 5° 34′ 18″ O (mapo)

Katedralo Sankta Paŭlo (Belgio)
Katedralo Sankta Paŭlo (Belgio)
DEC
Katedralo Sankta Paŭlo
Katedralo Sankta Paŭlo

Map
Katedralo Sankta Paŭlo

Vikimedia Komunejo:  Cathédrale Saint-Paul (Liège) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La katedralo de la valonia urbo Lieĝo.

La nuna katedralo redakti

 
Interno, vido al la ĥorejo.

Dum la Franca Revolucio la praa katedralo de Lieĝo, la kirko Sankta Lamberto, estis detruita intence, de 1794 pluen. Post kiam la revolucia fervoro vaporiĝis nova katedralo estis bezonata. La praa kolegiata preĝejo de Sankta Paŭlo estis opiniita taŭga por la celo kaj levita en rango, antaŭ 1812.

Historio redakti

La nuna katedralo de Lieĝo estis originale unu inter la sep kolegiataj preĝejoj de la grandurbo. Ĝi estis fondita en la 10-a jarcento, rekonstruita inter la 13-a kaj 15-a jarcentoj, kaj reestigita en la mezo de la 19-a jarcento. En 1812, pro peto de Napoleono Bonaparte, la turo kun siaj ogivaj fenestroj, estis plialtigita per unu etaĝo kaj la belfrido instalitis.

Konstruaĵo redakti

La absido konstruita en la 14-a jarcento en la ekfloreginta gotika stilo, estas kvinangula. La altarejo, la transepto, la ĉefnavo kaj la flanknavoj originas de la 13-a jarcento kaj havas ĉiujn karakterizaĵojn de gotika arkitekturo de tiu periodo. Pli posta gotika arkitekturo okazas ĉe la fenestroj de la transepto kaj de la navo, la flankkapeloj kaj la turo. La supra galerio inverse estas moderna, same kiel la etaĝo kun la ogivaj fenestroj kaj la spajro de la belfrido. La lintelo de la portalo portas surskribon kiu troviĝis iam sur la oficiala urbosigelo, nome: Sancta Legia Ecclesiae Romanae Filia / Sankta Lieĝo, filino de la romana eklezio".

Trezorejo redakti

 
Relikvujo de Sankta Lamberto, majstroverko el la trezorejo

En la jaro 1992-a malfermitis trezorejo kun savitaj objektoj de la detruita Lamberto-katedralo. Ĝi gastigas sur 3 etaĝoj plurajn elstarajn objektojn, i.a. la plej grandan malfrugotikan bustorelikvujon de la episkopo Lamberto. (alteco= 159 cm, larĝeco=107 cm). Krome videblas multaj liturgiaj iloj kaj vestaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti