La Kinsey-skalo, ankaŭ nomata la Aliseksema-Samseksema Takso-Skalo, estas uzata en esplorado por priskribi seksan orientiĝon de persono surbaze de la sperto aŭ respondo de unu persono. La skalo tipe etendiĝas de 0, signifante ekskluzive alisekseman, al 6, signifanta ekskluzive samsekseman. Kaj en la viraj kaj inaj volumoj de la Kinsey-raporto, aldona grado, listigita kiel "X", indikis "neniujn soci-seksajn kontaktojn aŭ reagojn". La raporto unue estis publikigitaj en Sexual Behavior in the Human Male (1948) de Alfred Kinsey, Wardell Pomeroy, kaj aliaj, kaj ankaŭ elstaris en la komplementa verko Sexual Behavior in the Human Female (1953).

Kinsey-skalo pri seksumaj regoj, laŭ gradoj pri seksa orientiĝo

Alfred Kinsey, la kreinto de la Kinsey-skalo, estas konata kiel "la patro de la seksa revolucio." La skalo estis kreita por montri, ke sekseco ne konvenas al du striktaj kategorioj: samseksema kaj aliseksema. Anstataŭe Kinsey kredis, ke sekseco estas flua kaj povas ŝanĝiĝi laŭ la tempo.

Anstataŭ uzi sociokulturajn etikedojn, Kinsey ĉefe uzis taksojn de konduto por pritaksi homojn sur la skalo. La unua skala takso de Kinsey havis tridek kategoriojn, kiuj reprezentis tridek malsamajn kazajn studojn, sed lia fina skalo havas nur sep kategoriojn. Pli ol 8,000 intervjuoj estis kunordigitaj dum la esplorado.

Klasigo Priskribo
0 Ekskluzive aliseksema
1 Precipe aliseksema, nur porokaze samseksema
2 Precipe aliseksema, sedpli ofte samseksema
3 Egale, aliseksema kaj samseksema
4 Precipe samseksema, sed ofte aliseksema
5 Precipe samseksema, nur porokaze aliseksema
6 Ekskluzive samseksema
X Ne soci-seksaj kontaktoj aŭ reagoj

Kinsey agnoskis ke la sep kategorioj de la skalo ne povus plene kapti la seksecon de ĉiu individuo. Li skribis, ke "oni devas agnoski, ke la realo inkluzivas individuojn de ĉiuj mezaj specoj, kuŝantaj en kontinuaĵo inter la du ekstremoj kaj inter ĉiu kategorio de la skalo." Kvankam sociologoj Martin S. Weinberg kaj Colin J. Williams skribas, ke principe homoj, kiuj havas rangon de 1 ĝis 5 povus esti konsiderataj ambaŭseksemaj, Kinsey malŝatis la uzon de la termino ambaŭseksema por priskribi homojn, kiuj seksumas kun viroj kaj virinoj, preferante uzi ambaŭseksemajn en ĝia originala, biologia senco kiel hermafrodita;

Krome, kvankam la kroma X-grado uzata por signifi "neniujn soci-seksajn kontaktojn aŭ reagojn" hodiaŭ estas priskribita kiel neseksemo, akademiulo Justin J. Lehmiller deklaris, "la Kinsey X-klasifiko emfazis mankon de seksa konduto, dum la moderna difino pri ĝi emfazas mankon de seksa allogo. Tiel, la Kinsey-skalo eble ne sufiĉas por preciza klasifiko deneniuseksemo".