Klasika armena lingvo

La klasika armena lingvo (armene գրաբար [grabar] - literatura) estas mortinta lingvo, kiu apartenas al la hindeŭropa familio. Ĝi estis la skribita lingvo de la armenoj ekde la kreado de la armena alfabeto fare de Mesrop Maŝtoc ĉ. la jaro 405 p.K. ĝis periodo ne bone difinita, kiu eble situas en la perdo de la sendependeco de la armenaj reĝlandoj ĝis la unua duono de la 11-a jarcento. Ĉi tiu lingvo restis vivanta inter la plej edukitaj kaj kleraj armenoj kaj tiel konserviĝis ĝis la 19-a jarcento. Kvankam ĝi ne plu estas uzata kiel ĉiutaga lingvo kaj anstataŭ ĝi estas uzataj du gravaj branĉoj (orient-armena lingvo kaj okcident-armena lingvo), ĝi daŭre restas kiel la liturgia lingvo de la Armena Apostola Eklezio, kaj vaste studata de la lingvistoj pro la gravaj hindeŭropaj arkaikaj vortoj kiujn ĝi havas, kaj ankaŭ studata de la historiistoj pro la riĉeco de la antikvaj armenaj manskribaĵoj. Multaj antikvaj verkaĵoj en aliaj samtempaj lingvoj kiel la malnova greka aŭ la siria ne plu konservas la originalaĵojn kaj ili ekzistas komplete en la klasika armena, ĉefe en Matenadarano.