Klausen (montpasejo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Klausen

Klausen estas montpasejo en la Alpoj en Svislando, kiu ligas Kantonon Urion kun Kantono Glaruso. La pasejvojo kondukas tra la Schächen-Valo super la pasaltejo, kiu estas la akvodislimo inter la riveroj Reuss kaj Linth, tra Urnerboden al Linthal kaj Glaruso.

Klausen
Hotelo sur la pasejo
montpasejo
Alteco 1948 m
Geografia situo CH1903: 708086 / 191900 (mapo)46.8694444444448.8563888888889Koordinatoj: 46° 52′ N, 8° 51′ O; CH1903: 708086 / 191900 (mapo)
Klausen (Urio)
Klausen (Urio)
DEC
Klausen
Klausen
Situo de Klausen
Klausen (Svislando)
Klausen (Svislando)
DEC
Klausen
Klausen
Situo de Klausen
Map
Klausen
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter LinthReuss
Ligas Altdorf kaj Glaruso
Infrastrukturo Pasejvojo, Poŝtaŭtobuslinio
vdr

Trafiko redakti

Vintre Klausenpasejo estas fermita. Somere poŝtaŭtobuslinio tra la montpasejo ligas la komunumon Flüelen en Kantono Urio kun Linthal en Kantono Glaruso.

Inter la jaroj 1922 kaj 1934 sur la Klausenpasejo okazis montara aŭtomobilkonkurso por aŭtomobiloj kaj motorbicikloj. En la jaroj 1993, 1998, 2002 kaj 2006 okazis tra Klausen konkursoj kun historiaj aŭtomobiloj. Pro sia vojo la Klausenpasejo estas konata kiel malfacila.

La pasejo estas tre ŝatata ekskurscelo por motorbiciklistoj kaj montarbiciklistoj.

Gastronomio redakti

Sur la pasaltejo troviĝas apud multaj parklokoj kiosko kaj restoracio, memserva restoracio kaj preĝejeto. 100 metrojn sub la pasaltejo situas la hotelo Klausenpasshöhe. Sed ankaŭ ĉe la vojo mem troviĝas multaj bonaj restoracioj.

Legendo pri la limo inter Urio kaj Glaruso redakti

Oni rakontas, ke dum mezepoko estiĝis kverelo inter Urio kaj Glaruso pri la landlimoj inter la du kantonoj. La reprezentantoj de la du kantonoj finfine interkonsentis, ke oni decidu en konkurso. Ambaŭ regionoj sendu sian plej bonan kuriston je fiksita tago. Tiu ekkuru je la unua krio de virkoko unu ek de Glaruso kaj la alia ek de Altdorf. Tie, kie la du kuristoj renkontiĝos, troviĝu estonte la limo inter la du kantonoj. Tiam la homoj en Urio la tagon antaŭan ne donis manĝaĵon al sia virkoko pensante, ke la malsata birdo frue vekiĝos. La homoj el Glaruso siaflanke bone nutris sian virkokon, pensante, ke sata besto pli fidinde laborus. Okazis nun, ke la virkoko malsata frue vekiĝis, kaj la uria kuristo ekkuris ankoraŭ antaŭ la sunleviĝo. La sata glarusa virkoko dume bone dormis, kaj kiam ĝi finfine ekkriis, la suno jam troviĝis alte en la ĉielo. La glarusa kuristo leviĝis, sed jam proksime de Glaruso alvenis la uria kuristo. La glarusanoj nun estis tre malkontentaj, sed ĉar la uriano ne volis tamen riski militon, li proponis al la glarusa kuristo, ke Glaruso povas rehavi la terenon ĝis tien, kien la glarusano povos lin reporti sur la dorso. Tiel nun la glarusa kuristo prenis la urianon sur sian dorson, kaj li kun tiu ŝarĝo sukcesis kuri ĝis Urnerboden, kie li svenis senforte. Tial la limo inter Urio kaj Glaruso laŭ la legendo ne situas, kiel estus normale, sur la pasaltejo, sed en la glarusa valflanko je duona alteco de la pasejo en la komunumo Urnerboden, kiu vintre estas atingebla nur el la glarusa flanko.

Eksteraj ligiloj redakti