Konko (arĥitekturo)

Konko (gr. konché; lat. concha, „konko“) estas en arĥitekturo kavaĵo aŭ duonronda niĉo, kiu supren kutime finiĝas per kupolo. En preĝejoj apsidoj aŭ flankaj kapeloj povas esti formitaj kiel konko.

Plano de la Pilgrimpreĝejo Birnau kun konkoj maldekstre kaj dekstre de la navo kaj apsido formita kiel konko (supre)
Fontano en la persikĝardeno de Kastelo Belvedere en Vieno kun konko (centre), en kiu origine staris fontanskulpturo

Kiel konko nomebla estas ankaŭ la duonronda kupolo super la absido aŭ la absido mem.

Aparta uzado troviĝas en la trikono (ekzemple en la kolonja preĝejo Sankta Maria en la Kapitolo), centroplana konstruaĵo kun tri egale aranĝitaj konko.

Eksteraj ligiloj redakti