Konstitucio de Bonaero

La Konstitucio de Bonaero aŭ en hispana Constitución de la Ciudad de Buenos Aires estas la fundamenta regulo de la aŭtonoma urbo Bonaero, Argentino, aprobita en 1996, laŭ la enhavo en la reformo de la Konstitucio de la Argentina Nacio realigita en 1994.

Historio redakti

La jura statuso de la urbo Bonaero estis historie pekuliara; pro granda loĝantaro kaj ekonomia povo el la haveno, la plej aktiva kaj grava de la lando, kaj enorma politika influo. En 1853, la aprobo de la Argentina Konstitucio konsideris konvena separi ĝin disde la provinco por lokigi ĝin sub administrado federala, kiel sidejo de la ŝtataj povoj. Post jardekoj de konfliktoj nur en 1888 okazis la Federigo de Bonaero.

Pere de la artikolo 129 inkludita en la reformo de la Argentina Konstitucio de 1994, la urbo akiris pli grandan aŭtonomecon kiu permesis redakton de propra konstitucio kaj havo de aŭtonoma registaro. La 21a de decembro de 1995 la Ŝtata Kongreso aprobis la Leĝon 24.620, nome Leĝo Snopek, kiu permesis la elekton de ĉefministro kaj de 60 reprezentantoj kiuj redaktos la Estatuto Organizativo (organiza statuto).

La unua elekto estis realigataj la 30an de junio de 1996, kaj venkis la duopo Fernando de la Rúa - Enrique Olivera.

Bibliografio redakti

  • Gil Domínguez, Andrés (1997). Constitución de la Ciudad Autónoma de Buenos Aires: un recorrido crítico. Buenos Aires, Argentina. ISBN 950-23-0667-8.
  • Quiroga Lavié, Humberto (1996). Constitución de la Ciudad de Buenos Aires comentada. Buenos Aires, Argentina. ISBN 950-727-109-0.
  • Ferreyra, Raúl Gustavo (1997). La Constitución de la Ciudad Autónoma de Buenos Aires. Buenos Aires, Argentina. ISBN 950-14-0962-7.
  • Colautti, Carlos (1996). Constitución de la Ciudad Autónoma de Buenos Aires. Buenos Aires, Argentina. ISBN 950-679-191-0.

Eksteraj ligiloj redakti