LPG-kuko

akadpleta kuko orienta el la suda parto de Orienta Germanio

LPG-kuko (germane: LPG-Kuchen, laŭvorte "kuko de agrikulturaj kooperativoj", Esperante eble Kolĥoza kuko) estas bakadpleta kuko el la suda parto de Orienta Germanio.

LPG-kukoj faritaj en la bakejo Brychcy el Gotha (la bakejo troviĝas sur la centra bazarplaco)

Preparo redakti

Temas pri tavolkuko, kies unua tavolo konsistas el pasto el faruno, ovoj, margarino kaj sukero. Ĉi tiun paston oni unue bakas antaŭ ĝia ŝmirado per diko da butera kremo. Sur tio sekvas tavolo el buterkeksoj trempitaj en brando. La plej supra tavolo estas devige ĉokolada kovraĵo.

Historio redakti

Tiu ĉi kuko nomiĝis laŭ GDR-aj agrikulturaj kooperativoj. Ĝi bezonas nur simplajn aldonotaĵojn, kiuj ĉiam disponas en eĉ inter la reduktita konsumproduktofertitaĵo de komunisma ekonomio. Ĝenerale ĝi ne estas kalorinmalŝparema kukversio. Eble ties recepto elpensitis ĉirkaŭ la jaro 1965-a en Turingio.[1]

Notoj redakti