Torrens (angle Lake Torrens) estas senelflua kun proksimume 5745 kvadrataj kilometroj la dua plej granda salakva lago de Aŭstralio kaj situas en Suda Aŭstralio[1].

Lago Torrens
salakva lago
Situo Suda Aŭstralio
Speco de la lago Sekigata, senelflua sala rifta lago
Landoj de la baseno Aŭstralio
Datenoj
Koordinatoj 31° 3′ S, 137° 52′ O (mapo)-31.044444444444137.85972222222Koordinatoj: 31° 3′ S, 137° 52′ O (mapo)
Lago Torrens (Suda Aŭstralio)
Lago Torrens (Suda Aŭstralio)
DEC
Lago Torrens
Lago Torrens
Map
Lago Torrens
Surfaca areo 5 745 km²[1]
Maksimuma longo 200 kmf6
Maksimuma larĝo 50 kmf7
vdr

Ĝi situas okcidente de, parte paralele al montaro Flinders kaj estas apartigita per nur 31 km larĝa istmo de plej norda branĉa etendaĵo de golfo Spencer. En 1991 la lago kaj ĝia bordo estis deklarita al nacia parko Lago Torrens.

En la estinta 20-a jarcento la lago nur unufoje pleniĝis kun akvo[1]. Projekto, ligi la lagon kun la maro, ne plenumiĝis, ĉar ĝi situas tro alte (30 m super marnivelo[2]). La lago estis malkovrita en 1839 de la brita esploristo Edward John Eyre, je la serĉado de tereno por setlado. Li nomis ĝin laŭ la estro de Colonizers Commissioners por South Australia, Robert Torrens.

La lago situas proksimume 431 km norde de Adelaide, havas longon de proksimume 200 km kaj larĝon de proksimume 50 km.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-29. Alirita 2020-02-13., legita la 13-an de februaro 2020
  2. Barker, McCaskill & Ward, p.173, 1995