Latina kruco

Latina kruco estas la plej ofte prezentata formo de la kristana kruco. Oftaj samsencaĵo estas pasionokrucocrux immissa (lat: „kunmetita kruco“).

Baza formo de la latina kruco

La vertikala trabo estas pli longa ol la transversa, kiu krucigas la vertikalan supre de ties mezo. La kruco simbolas la unuiĝo de ĉielo kaj tero: la vertikala trabo simbolas la diecan, dum kiam la trnasversa trabo reprezentas ligitecon kun la tero.

La adorado de la kruco estas dokumentebla ekde la 4-a jarcento, prezentado de la kruco sen la krucumito troviĝas unuafoje sur ĉerkegoj de la 4-a kaj 5-a jarcentoj [1].

La latina kruco venkis ĉefe en la okcidenta kristanismo, kiu sentis ĝin kiel la veran formon de la krucumilo de Jesuo (pro tio "pasionokruco"). Ĝi estas do la nura formo de la krucifikso laŭ okcidenta tradicio, kun kelkaj esceptoj en la malfrua gotiko, en kiu Kristo estas prezentata ĉe Y-forma vivarbo[2].

Fontoj redakti

  1. G. H. Mohr: Lexikon der Symbole, Munkeno (Diederichs) 1998, ISBN 3-424-01420-6, p. 177
  2. Ekz. Ĉe la portalo de la preĝejo Minoritenkirche en Vieno.