La serio de Lego Mindstorm konsistas el programaro kaj aparataro por krei programeblajn robotojn. Ĝi inkluzivas inteligentan komputil-blokon, kiu kontrolas la mekanikan sistemon kunmetitan el elektraj motoroj, modulaj sensiloj kaj LEGO-partoj de la Lego-Tekniko serio.

Roboto bazita sur la programebla briko NXT

La aparataro kaj programaro de la sistemo Mindstorm Robotics Invention System havas siajn radikojn en la programebla bloko, kiu estis farita ĉe MIT Media Lab in 1987, bazita sur la Lego/LOGO programadmedio. Dua prototipo estis evoluigita meze de la 1990-aj kaj la surmerkatigo okazis en 1998.[1][2]

La unua vida programadmedio estis nomata LEGOsheets.[3] Ĝi estis kreita de la Universitato de Kolorado en 1994 bazita sur la grafika programlingvo AgentSheets.

Notoj redakti

  1. Lego Mindstorms: A History of Educational Robots (2015-04-10). Alirita 2017-12-15.
  2. To Mindstorms and Beyond: Evolution of a Construction Kit for Magical Machines (PDF). MIT Media Laboratory. Alirita 2017-12-15.
  3. LEGOsheets. LEGOgang. Alirita 3a de Decembro 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-13. Alirita 2018-10-09.