Meza horo estas parto de la liturgio de la horoj. Tri tiaj "horoj" (periodaj preĝadoj) ekzistas: "la tria", "la sesa" kaj "la naŭa", latinlingve tertia, sexta kaj nona. Laŭnome oni preĝas ilin je tiuj horoj de la tago, kiujn moderne oni nomas la 9-a, la 12-a kaj la 15-a, sed tradicie la monaĥaj komunumoj preĝis ilin anticipe je tri horoj. Malpli longdaŭraj ol la "horoj" matena kaj vespere, tiuj "horoj" nomiĝas malgrandaj "horoj".

La Dua Vatikana Koncilio konservis tiujn tri por la komunuma preĝado de la monaĥoj sed permesis en aliaj cirkonstancoj elekti nur unu, tiun plej kongruan al la reala taghoro. Ĝi ordonis forigi alian malgrandan "horon", "la unuan", latinlingve prima(m).[1]

Referencoj redakti