Nissan LEAF (Leading, Environmentally Friendly, Affordable, Family Car) estas elektra aŭtomobilo de produkta firmao Nissan, kiu estis unuafoje publike prezentita en aŭgusto de 2009 en Yokohama. La aŭtomobilo estas produktata – laŭ la planoj – en serio ekde 2010 kaj surmerkatigota en Usono kaj Japanio, kaj ekde 2012 ankaŭ en Eŭropo.

Nissan Leaf

Ĝi havas 5 sidlokojn, maksimuman rapidon de 140 km/h kaj atingopovon de 160 km. La dimensioj (longo, larĝo, alto) estas 4.445, 1.770 kaj 1.550 mm, la aksodistanco 2.700 mm. La motora povumo estas 80 kW, la maksimuma turnomomanto 280 Nm. La veturilo tiel apartenas al la malgrandaj familiaj aŭtomobiloj.

La litio-jona akumulatoro konsistas el 48 blokoj – evoluigita kun NEC Corporation – kaj konservas energion ĝis 24 kWh. La ŝarga tempo estas maksimume 8 horoj je 230-V-a elektra reto. La rapida ŝargo povas okazi ĝis 80 % de la kapacito je konekto al 400-V-a trifaza alterna kurento kaj daŭras nur 30 minutojn.

LEAF estas la unua elektra veturilo de Nissan, se oni ne kalkulas aŭtomobileton Nissan Hypermini produktitan de 1997 ĝis 2001 en eta nombro.

Eksteraj ligiloj redakti