Občina Osilnica estas unu el 212 municipoj en Slovenujo. Ĝi situas en la Regiono Sudorienta Slovena‎. La municipo enhavas 19 komunumojn kaj ĝia areo estas 36,2 km². Komence de 2018 tie loĝis 370 homoj. La administra centro estas la vilaĝo Osilnica.

Občina Osilnica
municipo de Slovenio • dua-nivela administra teritoria unuo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1337
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 347  (2020) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 32′ N, 14° 42′ O (mapo)45.5288888914.69805556Koordinatoj: 45° 32′ N, 14° 42′ O (mapo) [+]
Alto 261 m [+]
Areo 36,2 km² (3 620 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Občina Osilnica (Slovenio)
Občina Osilnica (Slovenio)
DEC
Občina Osilnica
Občina Osilnica
Situo de Občina Osilnica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Osilnica municipality [+]
vdr
Občina Osilnica

Loko, priskribo redakti

Občina kuŝas laŭ la limo kun Kroatio. Limo estas rivereto Čabranka kaj rivero Kolpa. La alteco estas en la valo de la rivero 250 - 400 m. Tamen, ĝi leviĝas rapide ĝis 950 - 1100 m en la interno.

Najbaraj municipoj estas: Občina Loški Potok en la nordo, Občina Kočevje en la oriento kaj Občina Kostel en la sudo. En la okcidenta kaj sudokcidenta limo kun Kroatio.

Komunumoj redakti

La municipo konsistas el 19 vilaĝoj: Belica, Bezgarji, Bezgovica, Bosljiva Loka, Grintovec pri Osilnici, Križmani, Ložec, Malinišče, Mirtoviči, Osilnica, Padovo pri Osilnici, Papeži, Podvrh, Ribjek, Sela, Spodnji Čačič, Strojiči, Zgornji Čačič, Žurge.

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Občina Osilnica en la slovena Vikipedio.

Statistikoj: http://www.citypopulation.de/php/slovenia-jugovzhodnaslovenija.php