Ocnele Mari

urbo en nuna Rumanio

Ocnele Mari [oknele marj] estas minurbo en Rumanio, en la distrikto Vâlcea en la meza-suda Rumanio, en la regiono de Oltenia, sudaj Karpatoj. Ĝi havas loĝantaron de 15.000 homoj.

Ocnele Mari
urbeto en Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 245900
Demografio
Loĝantaro 3 134  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 45° 5′ N, 24° 19′ O (mapo)45.08333333333324.316666666667Koordinatoj: 45° 5′ N, 24° 19′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Ocnele Mari (Rumanio)
Ocnele Mari (Rumanio)
DEC
Ocnele Mari
Ocnele Mari
Situo de Ocnele Mari

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ocnele Mari [+]
vdr

Oni minis salon sub la urbo dum 35 jaroj, kaj kolektiĝis sub la urbo poluakvo el sala akvo kaj oleaĵoj (pli ol 5 milionoj da kubmetroj).

Salminado redakti

Katastrofo okazis en 2001 – 9 jarojn post fermo de la minejo –, kiam kolapsis minkaverno kaj la erupcianta sala akvo kaŭzis damaĝojn en miliarda valoro, ĝi inundis 60 domojn.

En la urbo oni minis salon jam antaŭ dumil jaroj, sed ekde la 1960-aj jaroj oni komencis uzi novan metodon, la t.n. sondilan metodon. Esenco de la metodo estas, ke oni pumpas akvon en la profundon kaj la solvitan salon elpumpas kaj liveras al la industriaj uzantoj.

Dum la socialismo, la minentrepreno – por superplenumi la planojn – estigis ĉie en la urbo borturojn, neglektante ĉiujn leĝojn, medioprotektajn preskribojn. Danke al la senbrida ekspluatado de la salo, Ocnele Mari nuntempe 'flosas' sur subtera salmaro. La subteraj minkavernoj grandas kelkloke 200–300 m kaj povas iam ajn kolapsi, englutante loĝkvartalojn.

La industria ministerio proponas ne la malpermeson de la sondila minado, sed alisetligon de parto de la loĝantoj (2.000–2.500 homoj).

Oni liveras la koncentritan salsolvaĵon pere duktoj al kemiaj kombinatoj Oltchim kaj Govora, kiuj sen la bazmaterialo devus fermi la pordojn.

En marto de 2006 oni permesis la sondilan ekspluaton por pluaj 20–30 jaroj.

Bibliografio redakti

  • Tamaș Corneliu, "Istoria Ocnelor Mari"
  • Legende locale
  • Ion Bălan, Regimul concentraţionar din România, ed. Fundației Academia Civică, București, 2000
  • Laurențiu Rădvan, Orașele din Țara Românească, Iași, Ed. Universității Al. I. Cuza, 2004

Eksteraj ligiloj redakti