OpenType estas moderna, transplatforma formo de skaleblaj ciferecaj tiparoj, kiun evoluigis Adobe kune kun Mikrosofto por havigi al uzantoj facile alireblajn, potencajn, altnivelajn tipografiajn eblecojn. Per OpenType disponeblas multaj avantaĝoj: transplatforma portebleco, pli ampleksa karaktraro, subteno de multaj skribsistemoj de la mondo, kaj altkvalita tipografio. Pro la multaj avantaĝoj de OpenType kompare al antaŭaj formoj, la plimulto da tipodesegnistoj jam transformis siajn tipotekojn en la novan formon, kaj nuntempe multaj el ili eldonas siajn novajn tiparojn nur en formato OpenType.

La du ĉefaj avantaĝoj de la formo OpenType estis ĝia transplatforma kongrueco (t.e., la sama tiparo-dosiero funkciis sur Makintoŝo kaj Vindozo), kaj ĝia kapablo subteni vastigitajn literarojn kaj eblecojn de enpaĝigo, kiu provizas multe pli riĉan lingvo-subtenon kaj pli precizan kaj altnivelan kontrolon de tipografio.

La formo OpenType estas pliampleksigo de la formo TrueType kaj ankaŭ povas subteni la tiparo-datumojn de PostScript® (Type 1) kaj novajn tipografiajn eblecojn. Tiparoj kiuj enhavas datumojn de PostScript havas la dosiernoman sufikson .otf; tiuj bazitaj sur TrueType havas la dosiernoman sufikson .ttf.

Historio redakti

La dosierformon OpenType kreis Mikrosofto kaj Adobe, specife por anstataŭi la antaŭajn formojn TrueType kaj PostScript Type 1. La formon TrueType disvolvis Apple Computer kiu poste ĝin licencis al Mikrosofto; la formon PostScript disvolvis Adobe. Pro bezono por pli esprimriĉa tipara formo por ebligi altkvalitan tipografion kaj la kompeksaĵojn de multaj el la skribsistemoj de la mondo (ekz. la araba kaj la japana), la firmaoj kunlabore kombinis la fundamentajn teknologiojn de la ambaŭ formoj kaj krome aldonis novajn eblojn por fronti eventualajn limigojn.

(Baldaŭ aperos multe pli da informoj, kun ilustraĵoj, referencoj, ligiloj, ktp.)