Vidu palio por la hinda lingvo.

Palio delle contrade [pAlio delle kontrade] estas ĉevalkurado okazante dufoje ĉiujare en itala urbo Sieno. Ĉevalo kaj rajdanto reprezentas unu el la deksep contrade ("kvartaloj") kaj vestas laŭ ties blazonoj.

Miloj de spektantoj enspaci la Placo del Campo al kapacito sur la tago de la raso.
Le bandiere delle contrade davanti a un negozio di souvenir
Vido de la Placo del Campo, kie la Palio estas kuri

La kvartaloj estas Aquila (Aglo), Bruco (Raŭpo), Chiocciola (Heliko), Civetta (Strigo), Drago (Drako), Giraffa (Ĝirafo), Istrice (Histriko), Leocorno (Unukorno), Lupa (Lupino), Nicchio (Ŝelo), Oca (Ansero), Onda (Ondo), Pantera (Pantero), Selva (Arbaro), Tartuca (Testudo), Torre (Turo) kaj Valdimontone (Virŝafo).

Ambaŭ kuradoj okazas je la 2-a de julio (Palio di Provenzano) kaj la 16-a de aŭgusto (Palio dell'Assunta), kaj konsistas de nur 10 ĉevaloj, kio limigas la nombron da kunkonkursantaj kvartaloj.

Oni kuras trifoje ĉirkaŭ placo Piazza del Campo, kies rando estas kovrita per pluraj centimetroj da tero por la okazaĵo. Rajdantoj (fantini) rajdas sen selo. En la ekolinio estas loko por nur 9 ĉevaloj. La 10-a (rincorsa) restas post la ceteraj 9. Loka oficialulo Mossiere signalas ekon, post kontroli, ke ĉiu cevalo situas en ĝusta loko. Tiam, per mekanismo, li forprenas eko-ŝnuron canapo.

La kurado estas danĝera kaj pluraj rajdantoj kaj ĉevaloj mortis. Rajdantoj rajtas vipi ne nur siajn ĉevaloj, sed ankaŭ ĝeni la ceterajn ĉevalojn kaj rajdantojn. Venkas la ĉevalon kiu unue transiras la finlinion kun sendifektaj kapornamoj. Ne necesas, ke rajdantoj finu. Ofte ili ne povas.

La premio estas palio standardo el pentrita silko. Rapide kaj entuziasme, la venkanto ricevas palion. Dum monatoj la venkanta kvartaloj festos. La malvenkantoj de pripaliaj veto ofte ŝuldas fari publike amuzigaĵoj.

Antaŭ la kurado, ofte mezepokkostumitaj alfieri (flagoĵonglistoj) paradas.

Malgraŭ la oftaj denoncoj, ne estas seriozaj pruvoj, ke ĉevaloj kuras drogite. Oni suspektas pli pri korupto de rajdantoj.

La urbo kaj speciale ĉefe Piazza del Campo pleniĝas per sienanoj kaj vizitantoj. Plej komforte oni spektas per televido.

Vidu ankaŭ redakti