Preĝejo Sankta Maria de la Kastelo

La Preĝejo Sankta Maria de la Kastelo estas la sola paroĥejo kiu nuntempe konserviĝas el la kvar kiujn havis Buitrago del Lozoya en la 16-a jarcento. Ĝi estas konstruita en la interno de la fortikigita areo, tre proksime al la kastelo, kaj deklarata kiel Nacia Monumento en la jaro 1931. La preĝejo ekkonstruiĝis komence de la 14-a jarcento, probable sur antikva moskeo. La konstruado finiĝis en 1321, sed ĝi estis restrukturigita en la 15-a jarcento. Arkeologiaj esploraĵoj de la 20-a jarcento malkovris mezepokan tombejon en ĝia ĉirkaŭo.

Preĝejo Sankta Maria de la Kastelo

Vidu ankaŭ redakti