Preĝejo Sankta Matiaso (Erfurto)

La preĝejo Sankta Matiaso (germane: Matthiaskirche) estis protestantisma paroĥa preĝejo en la urbokerno de Erfurto. Ĝi troviĝis je la norda angulo de Johannes-strato kun Futter-strato.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de la preĝejo estis en 1181 kiel paroĥa preĝejo de la ĉirkaŭa kvartalo.

Ĉ. en 1600 la eta preĝejo terenfalis kaj rekonstruitis ĝis 1609. En 1618 la komunumo protestantiĝis. Dum la Sepjara Milito la ejo servis kiel deponejo por armiloj kaj dum la franca okupado (1806-11) kiel ĉevalstalo. En 1811 ĝi estis aŭkciita fare de la francoj kaj en 1818 malkonstruita.

Literaturo redakti

  • Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet, Erfurt 2007.