Puĉjo
Puĉjo estas komiksrolulo de la universo de Rat-Man, kreita de Leo Ortolani. Inspirita de Osito (='urseto' en la hispana), malparolema kunulo de la superkrimulo Bane (kontraŭulo de Batman) dum lia infaneco en la malliberejo Santa Prisca.
Puĉjo | |
Universo | Rat-Man |
Kreita de | Leonardo Ortolani |
Originala versio | |
---|---|
Nomo | Piccettino |
Lingvo | itala |
Eldonisto | Panini Comics – Cult Comics |
Unua apero | Rat-Man n. 12 (Crisi!) |
Dato | majo 1999 |
Oficiala retejo | www.rat-man.it |
Esperanta versio | |
Tradukis | projekto RoMEo |
Eldonis | Espero |
Unua apero | Rat-Man n. 1 (Rat-Man kaj Esperanto) |
Dato | novembro 2007 |
Esperanta retejo | retejo de projekto RoMEo |
Detaloj | |
Amikoj | Rat-Man |
Povoj | aŭskulti monologojn de Rat-Man |
Ĝi estas fakte pluŝa urseto, kiu estis donacita al juna Deboro (vera nomo de Rat-Man) kiam li perdis tragedie siajn gepatrojn dum subkosta disvendo en granda magazeno. Anstataŭ la dekstra okulo li havas butonon, kudrita de Rat-Boy (la kaŝita identeco de Rat-Man kiel knabo), kiu forprenis lian "veran" okulon por esti certa ke li ne perfidos lin.
Ofte Rat-Man parolas pri li kiel la "Netuŝebla Puĉjo". Klarigo de tiu nomo aperis en iu bildo, kie videblas la juna Rat-Boy promesi helpon al Puĉjo, parolante de la bordo de necesujo.
Puĉjo aperas ankaŭ en la speciala komikso StelRatoj - 1a Epizodo (originale, Star Rats - Episodio I), kiel la malbonega Lordo Pando; kaj rolas ankaŭ en la televida serio de Rat-Man.