Regnoglobo estas simbolo de la reĝa potenco. Ĝi estas globformaĵo, farita plej ofte el nobla metalo, ornamita kun juvelŝtonoj kaj supre kun kruco. La globo simbolas la kosmon respektive akordon de la kosma unuo. Ĝi originas el la antikva Romio, kie ĝi estis simbolo de Jupitero, poste de ties surtera reprezentanto, la imperiestro.

dana regnoglobo

La kristanoj transprenis la simbolon kaj metis sur ĝin krucon, simbolante, ke la mondon regas la kristaneco. Oni ofte figuris la regantojn kun regnoglobo. Henriko la 2-a germana-romia imperiestro estis la unua (en 1014), kiu tenis en sia mano regnoglobon dum la kronado. Post tio ĝi iĝis grava simbolo de la regna potenco.

La hungara regnoglobo estis farita en la 14-a jc. el orkovrita arĝenta globo, kun, sur la flanko, emajla Anjou-blazono. Ĝian supron ornamas duobla kruco. Ĝi estas videbla en la Hungara Nacia Muzeo.

vidu: sceptro, krono