Retorika demando estas demando starigita pli pro retorika celo ol pro la celo de ricevi respondon (ekzemple: "Kiom da fojoj mi jam diris al vi, ke vi ne eniradu la domon en malpuraj ŝuoj?").

Retorika demando strebas pensigi la aŭskultanton pri tio, kio devas esti la respondo al ĝi (aŭ almenaŭ tiu respondo, kiun celas aludi la demandanto). Se parolanto deklamas "Kiom longe ankoraŭ devas niaj homoj eltenadi tiun ĉi maljustaĵon?" aŭ "Ĉu nia kompanio pligrandiĝados aŭ malpligrandiĝados?", oni atendas neniun formalan respondon. Tia demando nome celas esti ilo uzata de la parolanto por aserti aŭ malaprobi ion.

En iuj kulturoj kaj en iuj naciaj lingvoj (aŭ eĉ en esperanto), iuj demandoj fariĝis retorikaj (oni ne plu vere eldiras ilin kun celo demandi) kaj kelkaj retorikaj demandoj fariĝis eĉ idiotismoj. Ekzemploj:

  • "Kio okazas kun vi?"
  • "Ĉu vi ne hontas?"
  • "Ĉu la papo estas katoliko?"
  • "Ĉu fiŝoj naĝas?"
  • "Ĉu vi freneziĝis?"
  • "Kiu zorgas?"
  • "Kiel mi nur povus scii?"
  • "Ĉu vi ŝercas?"

Kelkaj televidaj elsendoj havas retorikajn demandojn kiel titolojn, ekzemple la konkurso Kiu volas esti milionulo? (originale angle Who Wants to Be a Millionaire?).