Retservo

Retservo estas metodo de komunikado inter du elektronikaj aparatoj trans reto. Ĝi estas programa funkcio provizita ĉe reta adreso en TTT kaj estas "ĉiam saltita" kiel en utileca komputado. W3C difinas retan servon kiel "programa sistemo fasonita por subteni interoperacieblan maŝin-al-maŝinan interagadon trans reto."

La W3C plu difinas retservan arkitekturon, devigante specifitan realigon de retservo. Tiel, "[retservo] havas interfacon priskribitan per maŝinlegebla formato (specifite WSDL). Aliaj sistemoj interagas kun la retservo laŭ maniero priskribita per priskribo uzanta SOAP (Simpla Objekt-Atinga Protokolo) mesaĝoj, kutime sendataj per HTTP kun XML-a seriigo kunligata kun aliaj ret-rilataj normoj.

Tamen la plejmulto el retservoj ne adoptas ĉi tiun malsimplan arkitekturon. Ĉi tiu artikolo priskribas ĝin kun plia detalado.

La W3C plu diras, ke:

Oni povas nomi du klasojn de retservoj:
  • REST-konformemaj retservoj, kie la ĉefa celo de la servo estas manipuli XML-ajn reprezentaĵojn de retaj resursoj

uzante unuforma aro de senstataj operacioj, kaj

  • Arbitraj retservoj, kie la servo povas videbligi arbitran aron de senstataj operacioj.

Ekspliko redakti

Multaj organizaĵoj uzas plurajn sistemojn por regado. Malsamaj programaj sistemoj ofte devas interŝanĝi datumojn kun unu la alia, kaj reta servo estas metodo de komunikado kiu permesas du sistemojn interŝanĝi ĉi tiujn datumojn trans la interreto. La sistemo kiu petas datumojn nomiĝas "serva petanto", dum la sistemo kiu procesus la peton kaj provizus la datumojn nomiĝas "serva provizanto".

Malsamaj programaroj povas esti konstruitaj per malsamaj programlingvoj, sekve oni bezonas metodon de datuma interŝango kiu ne dependas de specifa programlingvo. La plejmulto de programaroj povas, tamen, interpri XML-etikedojn. Do retservoj povas uzi XML-dosierojn por datuma interŝango.

La reguloj de komunikado inter malsamaj sistemoj devas esti difinitaj, kiel ekzemple:

  • La maniero kiel unu sistemo povas peti datumon de alia sistemo
  • La specifaj argumentoj bezonataj en la datuma peto
  • La strukturo de la datumo produktita. Kutime, datumo interŝanĝiĝas en XML dosieroj, kaj la strukturo de la XML dosiero

validiĝas kontraŭ .xsd dosiero.

  • Kiaj erar-mesaĝoj estu montrataj kiam iu regulo por komunikado ne estas observata, por faciligi problemsolvadon.

Ĉiuj tiuj reguloj de komunikado estas difinataj en dosiero nomata WSDL, kiu havas la finaĵon .wsdl.

Registrejo nomata UDDI (Universala Priskribado, Malkovrado kaj Integrado) difinas la program-sistemon, kiu estu kontaktata por specifa datum-tipo. Do kiam unu program-sistemo bezonas unu specifa raporto/datumo, ĝi kontrolus la UDDI kaj malkovrus la alian sistemon kiun ĝi povas kontakti por ricevi tiun datumon. Kiam la programa sistemo malkovras la alian sistemon, kiun ĝi devas kontakti, ĝi tiam kontaktus tiun sistemon uzante specialan protokolon nomatan SOAP (Simpla Objekta Atinga Protokolo). La serva proviza sistemo unue validkontrolus la datum-peton kontrolante la WSDL dosieron, kaj poste procesus la peton kaj sendus la datumon per la SOAP protokolo.