La Ribelo de Puebloj, ankaŭ konata kiej Popéa ribelo, okazis en 1680 de indiĝenoj Puebloj kontraŭ la hispana superregado. Ĉirkaŭ 8000 indianoj venkis 200-personan grupon de armitaj hispanoj. 400 hispanaj koloniigintoj estis mortigitaj, inkluzive franciskanajn monaĥojn, virinojn kaj infanojn. La ribelo estis gvidita de ŝamano Popé, kiu naskiĝis en nuna San Juan Pueblo kaj vivis en Taos Pueblo en nuna Nov-Meksiko.

La ribelo komenciĝis en la 10-a de aŭgusto kaj malmultaj puebloj (indiĝenaj vilaĝoj) partoprenis de ĝi, kaj eĉ pira etno helpis hispanojn. Dek du jarojn poste, en 1692, taĉmentoj de Diego de Vargas, nur post la morto de Popé, rekonkeris la Indianan respublikon sen kontraŭstaro de puebloj.

Bibliografio redakti

  • Engañador, Daniel. “Who was Po’pay? The Rise and Disappearance of the Pueblo Revolt’s Mysterious Leader.” New Mexico Historical Review Spring 2011, Volume 86/Number 2. pp. 141–156.
  • Espinosa, J. Manuel. The Pueblo Indian revolt of 1696 and the Franciscan missions in New Mexico : letters of the missionaries and related documents, Norman : University of Oklahoma Press, 1988.