Saale-ponto (Bad Kösen)

Saale-ponto (germane Saalebrücke) en Bad Kösen, Germanujo, estas strata ponto ĉe historia transirejo tra rivero Saale. Ĝis historia nomo estis CösenerKösener Brücke.

Saale-ponto
vojponto • arkoponto
Lando Germanio vd
Situo Naumburg
Situo
Geografia situo 51° 8′ 10″ N, 11° 43′ 11″ O (mapo)51.136111.7197Koordinatoj: 51° 8′ 10″ N, 11° 43′ 11″ O (mapo)
Saale-ponto (Saksio-Anhalto)
Saale-ponto (Saksio-Anhalto)
DEC
Saale-ponto
Saale-ponto
Lokigo de Saksio-Anhalto en Germanio
Situo de Saale-ponto
Map
Saale-ponto
vdr
Saale-ponto disde la dekstra riverbordo kun vido de la preĝejo

La malmultajn kilometrojn malsupre de Rudelsburg situanta konstruajho unigas la plej malnovan parton de Kösen dekstre de Saale kun pli moderna parto ĉe la maldekstra riverbordo. Ĝi markas Saale-trairadon disde la tempo de Reĝa vojo (Via regia) kies kondukon transprenis la nuna federacia ŝoseo B 87.

Historio redakti

 
Dipatrin-statuujo ĉe pontokomenciĝo, restaĵo de la malnova ponto

Bad Kösen estis dum jarcentoj ĝis la 19-a jarcento la plej grava surteriĝloko por longaj lignaĵoj de sur Saale pere de flosigado. Tiel surlokis aŭtomate ankaŭ doganejo kiu funkciis ĝis la mezo de la 19-a jarcento.

La unua lignoponto laŭtradicie estis estinta surloke eĉ jam antaŭ la fondo de la Pforta-klostro kun unua mencio ĉ. 1298[1] kaj detruitis en 1393 okaze de kverelado de la burĝoj de Naumburg kun la grafoj de Mansfeld. Mallonge poste ĝi rekonstruitis. Ĉ. 1454 oni aŭdas la unuan fojon pri ŝtona ponto kun longeco de 288 piedoj sur tri rondaj kaj kvin argivaj arkoj. Tiu ĉi ponto estis ĝis la 18-a jarcento grava landmarkilo en la Elektoprinclando Saksio. Ĝi estis la landlimo kontraŭ Turingio tra kiu dum milittempo marŝis multaj taĉmentoj.

La mezepoka ŝtonponto damaĝitis en novembro 1890 dum akvego terurega per flulignajhoj flosigotaj.[2] La inundo atingis post digrompiĝoj ĉe la supra fluujo de Saale. Provizora pontona poonto sekurigis intertempe la transiron. Ekde 1892 estiĝis samloke la novkonstruo de la hodiaŭa ŝtonponto kiel arkoponto kun karakteriza turo sur la pilastroj (inaŭguro enla 24.11.1893). Flosigado sursaale-a ĉesis ĉ. la jaro 1910. La akvego kialis pro ke oni starigis dum la sekvaj dekadoj multajn barilojn sur la supra fluujo de Saale.

La longeco de la ponto estas de 137 metroj; larĝeco de la arkoj havas po 24,5 metroj borde kaj po 27,0 meteroj rivermeze.

Literaturo redakti

  • Hinsche: Die Bedeutung der alten Kösener Brücke im mittelalterlichen Straßennetze, ihre Zerstörung und der Wiederaufbau. In: Bad Kösen. Heimatliche Geschichtsbilder, Bad Kösen 1930, p. 20–23
  • Bundesministerium für Verkehr, Bau- und Wohnungswesen: Steinbrücken in Deutschland, Verlag Bau und Technik, Düsseldorf (Deutschland), 1999; p. 151–155. ISBN 3764003898, 1999

Notoj redakti

  1. Hinsche, p. 18–19.
  2. Annegret Bäßler, Jens Eder: Historische Hochwasser in Europa. p. 33