Salpausselkä (elparolo: [ˈsɑlpausˌselkæ]) estas nomo donita al ĉiu el la tri paralelaj altaj terkrestoj en Suda Finnlando. Ili estas finmorenoj formiĝintaj fine de la lasta Glaciepoko. Malvastasence la nomo estas uzata nur pri la plej suda terkresto, kiu pasas tra la urbo Lahti kaj laŭ kiu estas nomita la internaciaj Skiludoj de Salpausselkä.

La tri terkrestoj nomataj Salpausselkä kaj unu simila terkresto pli norde en Finnlando

La vorto Salpausselkä signifas laŭvorte "bar-dorso". Ĝi estis elpensita de geografoj meze de la 19a jarcento – oni pensis, ke temas kvazaŭ pri terspino, kiu sude baras la akvojn de la finna lagregiono.[1]

Notoj redakti