La samfavora klaŭzo signifas, ke komercaj avantaĝoj donitaj al iu ajn lando devas esti donitaj ankaŭ al aliaj landoj. Ĝi estas unu el la plej gravaj bazprincipoj de la internacia komerco.

Esceptoj estas la regionaj integraj traktadoj aŭ interkonsentoj kun la t.n. tre subevoluantaj landoj.

Historio redakti

La samfavora klaŭzo unuafoje elformiĝis rilate al la aziaj landoj kiel unuflanka diktato, fine de la 19-a jc. komence de la 20-a jc. Tiam la okcidentaj (koloniigaj landoj) postulis malfermajn pordojn por siaj varoj. Tiun politikon suferis plej grave Ĉinio.

La vera multflanka uzo de la samfavora klaŭzo elformiĝis post la dua mondmilito, per estiĝo de GATT.

vidu ankaŭ redakti