San Nicolas (nederlande: Sint Nicolaas) estas loĝloko en la sudorienta parto de Arubo. San Nicolas situas 19 kilometojn sudoriente de Oranjestado. Ĝi estas la dua plej granda loĝloko de Arubo.

San Nicolas
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 12° 26′ N, 69° 55′ U (mapo)12.433333333333-69.916666666667Koordinatoj: 12° 26′ N, 69° 55′ U (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
San Nicolas (Arubo)
San Nicolas (Arubo)
DEC
San Nicolas
San Nicolas
Situo de San Nicolas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Nicolaas [+]
vdr

Petrolrafinejo redakti

En la loĝloko troviĝas ekde 1924 petrolrafinejo, kio donis laboron al multaj homoj. La rafinejo estas de la teksasa kompanio Valero. Ĉiutage ĝi rafinis 275 000 barelojn da petrolo.[1]

 
Strando de San Nicolas (Bebostrando)
 
Strando de Seroe Colorado
 
Loĝkvartalo en San Nicolas (Sint Nicolaas) kun je la fono la Lago-petrolrafinejo

Dum la Dua Mondmilito la rafinejo estis vane atakita fare de la germanoj, kiuj tamen sukcesis sinkigi kelkajn petrolŝipojn.

Post la milito la rafinejo kaŭzis ke Arubo nun estas unu el la plej bonfartaj insuloj en la karibia areo. Post kiam en 1986 la kompanio forlasis la rafinejon, i.a. pro la malmoderna rafiniloj, ankaŭ la dungitoj forlasis la insulon kaj iliaj vilaoj en la vilaĝo Seroe Colorado grandparte estas forlasitaj kaj neglektitaj.

En 1991 la rafinejo estis remalfermita, ĉifoje sub gvido de Coastal Oil Company. En 2004 la ankoraŭ ĉeestanta kompanio Valero transprenis ĝin. Ekde 2012 la rafinejo estas fermita.

Prostituado redakti

San Nicolas estas la nura loko en Arubo kiu havas laŭleĝan prostituadon. Tio originis de la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj kaj eble rilatas al la ĉeesto de multaj eksterlandaj laboristoj.

Referencoj redakti