La termino seksa revolucioseksa liberiĝo rilatas al la profunda kaj vasta ŝanĝo okazinta dum la dua duono de la dudeka jarcento en multaj okcidentaj landoj spitante la tradiciajn kondutregulojn rilatajn al la koncepto pri seksa moraleco, homa seksa konduto, kaj seksaj rilatoj. La seksa revolucio komenciĝis en la 1950-aj jaroj kaj atingis sian kulminon inter la jaroj 1960 kaj 1980, kvankam ĝiaj konsekvencoj kaj amplekso restas validaj kaj plene disvolviĝantaj ĝis la nuntempo.

Seksa revolucio ŝanĝis kutimojn tutmonde: 2008 en Oregona Kontrea Foiro.

La seksa revolucio identiĝas kun genra egaleco, feminismo, kontraŭkoncipaj metodoj, kiel ankaŭ kun socia kaj politika kontestado. Multaj de la revoluciaj ŝanĝoj en seksaj normoj de tiu periodo transformiĝis kun la paso de la jaroj en akceptitajn, laŭleĝajn normojn de seksa konduto.

La seksa revolucio signifis la pretendon kaj plenan reakiron de la homa korpo kaj nudeco, de la sekseco kiel integra parto de la individua kaj socia homa kondiĉo kontestante la tradician rolon de virinoj kaj sekve ankaŭ tiun de viroj, kaj la edzecon.

La seksa revolucio kondukis al la disvastiĝo de ĉiaj seksrilatoj kaj al la ĝenerala akcepto de antaŭgeedziĝa seksumado, la agnosko kaj normaliĝo de samseksemo kaj aliaj formoj de sekseco. Ĝi kaŭzis plioftiĝon de negeedziĝintaj paroj, malfruiĝon de la aĝo de edzeco, naskiĝo de infanoj ekster edzeco, samseksa edzeco kaj civilaj kuniĝoj inter samseksuloj kaj ankaŭ la aperon de novaj tipoj de familioj (solpatr(in)ecaj kaj samsekspatr(in)ecaj).

La seksa revolucio estis ebla danke al la disvastiĝo kaj populariĝo de kontraŭkoncipiloj (kontraŭkoncipaj piloloj, enuteraj pesarioj, kondomoj, urĝaj kontraŭkoncipaj piloloj) kaj laŭleĝigo, en multaj landoj, de la limdatoj por la praktiko de aborto laŭ virina peto. Ĉi tiuj procedoj apartigis la seksumadon disde la reproduktiĝo.

Vidu ankaŭ redakti