Strato Kagan (Voskresensko)
Strato Kagan estas strato en Novljanska distrikto de la urbo Voskresensko. Ĝi estas tiel nomita honore al Boris Kagan — aktiva revoluciulo, unua kuracisto en la Krivjakina malsanulejo (nun la Unua distrikta hospitalo de Voskresensko).
Loko redakti
La strato sekvas de nord-oriento al sud-okcidento kaj estas lokita inter la stratoj Novljanskaja kaj Okcidenta. Veturado laŭ la strato okazas ambaŭdirekte je du vojstrioj. Ĉirkaŭ la mezo la strato interkruciĝas kun la strato Zelinskij.
Objektoj sur la strato redakti
- Gimnazio № 1 (domo 22)
- Fronte al la domoj, 4, 6, kaj 8 troviĝas la tombejo
Fotoj redakti
-
Proksime de la strato Novljanskaja
-
La vojkruciĝo de la stratoj Kagan (dekstra) kaj Okcidenta