Sukurkesto (ekzistas ankaŭ varianto sukurujo[1]) estas aro de iloj, kuraciloj kaj protektiloj uzataj por unua helpo.

Granda kaj eta sukurkestoj uzataj de la Brita Ruĝa Kruco

Aspekto redakti

Memfaritaj sukurkestoj povas aspekti iel ajn (sufiĉas kolekti ilojn kaj kuracilojn kaj meti ilin en ajnan sakon), sed industrie produktitaj por lernejoj, oficejoj, sekurservoj ktp. kaj aĉeteblaj sukurkestoj kutime surhavas krucforman signon por esti pli facile rekoneblaj.

Enhavo redakti

Standarda sukurkesto povas interalie enhavi:

Aliaj uzoj redakti

En situacioj de survivo la enhavo de sukurkesto uzeblas ankaŭ por aliaj celoj: alkoholo, kuraciloj baze de petrolo kaj flamigilo - por fari fajron, bandaĝoj - por riparado, ŝmiraĵoj - por funkciigi maŝinojn kaj tiel plu.

Referencoj redakti

  1. Sukurado kaj tujaj flegoj (esperante). Alirita la 3-an de septembro 2013.