Szigligeti Társaság

Szigligeti Társaság [sigligeti] (Societo Szigligeti) estis literatura societo fondita en Nagyvárad en 1902.

Gvidantaro redakti

La fondinto estis Ödön Rádl. Ĝia prezidanto en la 20-aj jaroj estis János Karácsony, vicprezidantoj: Ármin Adorján, János Kocsán, Géza Tabéry, ĉefsekretario György Perédy, sekretario István Champier kaj Gusztáv Nagy.

Agado redakti

Ĝi organizis beletrajn recitalojn, konigis la literaturon kaj eldonis jarlibrojn.