Termistoro

rezistilo, kies resistanco varias laŭ temperaturo

En elektra inĝenierio, termistoro[1] estas rezistilo, kies rezistanco varias laŭ ĝia temperaturo. Eblas trovi ĝin sun divesaj formoj: perlo, disko, tubeto kaj aliaj.

Priskribo redakti

 
PTK termistoro
 
NTK termistoro

Termistoro estas rezistilo, kies rezistanco   kiel funkcio de la temperaturo   ne estas konstanta. Ĉe referenca temperaturo  , la temperatura koeficiento   estas la gradiento de tiu kurbo:

 .

Laŭ la signo de la temperatura koeficiento, termistoroj klasifikiĝas en du tipojn:

  • Pri pozitiv-temperatur-koeficienta termistoro (PTK), la temperatura koeficiento estas pozitiva: ju pli varma, des pli rezistiva.
  • Pri negativ-temperatur-koeficienta termistoro (NTK), la temperatura koeficiento estas negativa: ju pli malvarma, des pli rezistiva.

La temperatura koeficiento de rezistanco estas difinita jene:

 .

Ĝi estas samsigna kiel  .

Uzoj redakti

Termistoroj havas diversajn utilojn:

  • Temperatursentilo: la temperaturo influas la termistoran rezistancon, kiu estas facile elektre mezurebla.
  • Kurentolimigilo: kiam la kurento troiĝas, la termistoro varmiĝas kaj plirezistiviĝas, limigante la kurenton.
  • Memreganta hejtilo.

Historio redakti

La termistoro estis unue malkovrita en 1833 de Michael Faraday, kiu rimarkis ke arĝenta sulfido (Ag2S) estas, moderntermine, negativ-temperatur-koeficienta termistoro.

Samuel Ruben inventis la unuan komerce industrie uzeblan termistoron en 1930. Poste, termistoroj vaste ekuziĝis industrie dum la 1930-aj jaroj.

La nomo “termistoro” devenas de term- (greka radiko signifanta varmon) kaj resistor (anglalingve “rezistilo”).

Piednotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti