Traktato pri Konservado de Albatrosoj kaj Petreloj

La Traktato pri Konservado de Albatrosoj kaj Petreloj aŭ en angla Agreement on the Conservation of Albatrosses and Petrels (ACAP) estas laŭleĝe internacia traktato subskribita en 2001 kaj ekvalidigita la 1an de Februaro 2004 kiam Sudafriko ratifis ĝin kiel la kvina parto ĉe la Traktato.

Nigrabrova albatroso hokokaptita de multhokado.

Ĝi estis kreita por haltigi la drastan malpliiĝon de la populacioj de marbirdoj en la Suda Hemisfero, ĉefe de albatrosoj kaj petrelaj procelariedoj. La populacio de Nigrabrova albatroso, unu el la tutmonda plej abundan albatrosa specio, estis malpliiĝanta pli ol 40 % dum la antaŭaj 30 jaroj.

Albatrosoj kaj petreloj estas minacataj de enmetitaj specioj en siaj reproduktejaj insuloj, de poluado, kaj ĉar estas kaptataj kiel aldona kaptado de multhokadaj fiŝkaptejoj (kiuj mortigas pli ol 300,000 marbirdojn jare, same kiel de fiŝkaptejoj per treno- kaj branko-retoj. Tiu Traktato postulas, ke postulas, ke la subskribintaj landoj (partoj) entreprenu specifan agadon por malpliigi birdan kaptadon kaj poluadon kaj por formovi enmetitajn speciojn el nestumantaj insuloj.

Nune ACAP protektas ĉiujn tutmondajn albatrosajn speciojn kaj sep sud-hemisferajn petrelospeciojn. La Traktato markas la pliiĝantan internacian engaĝiĝon por protekti albatrosojn kaj petrelojn, kaj estas konsiderinda paŝo al lukto por protektado de tiuj gravaj marbirdoj.