Uruk-hajoj

orkoj de Mez-Tero

Uruk-hajoj estas orka tribo, kies anoj kutime servas kiel batalistoj. Uruk-hajoj estas pli fortaj ol kutimaj orkoj kaj pli bone eltenas la sunlumon, do ili aktivas ankaŭ tage. Iliaj gamboj estas rektaj, ne kurbaj kiel ĉe aliaj orkoj.

Uruk-hajoj
raso de Mez-Tero
Informoj
vdr

En la verkoj La Mastro de l' Ringoj la tria ĉapitro de la tria libro (en La Du Turegoj) estas dediĉita al uruk-hajoj. Ili reaperas en la sepa ĉapitro ("Profundaĵo de Helmo").

La nomo redakti

En la anglalingva originalo de sia verko Tolkien uzas la formon uruk-hai. La vorto "uruk" estas derivita de "orko" kaj estas la nomo de la militista tribo. "-hai" estas sufikso, kiu signifas la tutan anaron de iu grupo (simile al la esperanta sufikso "-ar-"); "uruk-hai" do estas la tribo de la urukoj. Ne eblas do uzi la esprimon en singularo. William Auld tradukis la terminon aldonante la pluralan finaĵon, ekzemple en la frazo "Ni estas batalemaj uruk-hajoj!".