Vikipedio:Bildorajtoj

Sur tiu ĉi paĝo troviĝas informo pri aŭtoraj kaj aliaj rajtoj rilate bildojn en Esperanto-Vikipedio. La dokumento grandparte baziĝas sur la germana versio, kiu estas nun la plej ellaborita alilingva versio.

Propraj fotoj redakti

Ĝenerale ĉiu fotisto rajtas fordoni siajn proprajn fotojn por la komuna libera uzo. Ĉi-kaze oni nur protektas la rajtojn de aliaj homoj, kiuj estas fotitaj.

Fotoj kun homoj redakti

 
Permesita foto de grava personeco en moderna historio.

Se la foto montras unu aŭ kelkajn personojn, tiam la publikigo de la foto povas esti limigita per la privataj rajtoj de la fotitaj personoj. Principe ĉiu homo rajtas persone decidi pri tio, ĉu entute aŭ en kiu kunteksto liaj bildoj estus publikigataj. Se la homo ne donis eksplicitan konsenton publikigi tiujn fotojn, oni ne rajtas alŝuti ilin.

Esceptoj: Personoj, kiuj troviĝas en publikaj kunvenoj (demonstracioj, festoj, ekskursoj) aŭ hazarde estas fotitaj sur la fono de landŝafto, rajtas esti sur la fotoj sen ilia nepra konsento. Tamen la homo ne devas esti la celo de la foto. Krome, oni povas elekti unu homon el la homamaso kaj montri lin por ilustri ion, rilatan al tiu amaso (ekzemple piedpilkan ludon), tio ankaŭ ne estas kontraŭleĝa.

Konataj personoj (gravaj personecoj de moderna historio) povas esti fotitaj aŭ filmitaj sen ties eksplicita konsento kaj la fotoj povas esti prilaboritaj (ekz. oni povas eltranĉi unu homon el la grupo). Tio aplikas al ekzemple famaj politikuloj aŭ aliaj eminentuloj.

Krome estas permesite fari bildojn de personoj, kiuj nur por mallonga tempo altiras la atenton de publiko (negravaj personecoj de moderna historio). Tio, ekzemple, validas por homoj, kiuj savas alian homon. Tamen, tiuj homoj devas esti fotitaj dum ili plenumas iun publikan agadon (do, oni ne rajtas fari privatajn fotojn de ili).

Publikaj paroladoj redakti

Permesita estas filmado kaj fotado de publikaj paroladoj en parlamento aŭ en aliaj ŝtataj kaj neŝtataj organizoj.

Libero de panoramaj fotoj redakti

Publikigo de fotoj kun konstruaĵoj, kiuj estas protektitaj de aŭtoraj rajtoj (arkitekturaj majstroverkoj ktp) en pluraj landoj (Germanio, Svisio, Aŭstrio kaj aliaj) staras sub tiel nomata "libero de panoramaj fotoj". Ĉe konstruaĵoj tiu permeso validas nur por eksteraĵo de la koncerna konstruaĵo. La punkto de fotado devas krome esti alirebla sen specialaj rimedoj. Pro tio estas malpermesitaj fotoj, faritaj kun la helpo de helikoptero aŭ de alia konstruaĵo, eĉ se oni havas permeson aliri tiun.

La suba foto de Berlina Stadiono estas permesita, ĉar ĝi estas farita en publike alirebla loko. La foto, farita de sur turo, devus esti forigita.

Atentu: En pluraj landoj, ekzemple FrancioBelgio tiu rajto ne ekzistas! Laŭ belgia leĝaro oni ne rajtas publikigi bildojn de Atomium sen permeso de la arkitekto.

Sube estas pliaj ekzemploj de la "libero de panoramaj bildoj".

Atentu: Pri la fotoj, kiuj estas en la propreco de aliaj homoj, kaj kiuj ne estas protektitaj per aŭtoraj rajtoj, legu pli detale en aparta dokumento Vikipedio:Fremdaj fotoj.

Aĵoj redakti

 
Monumento, kiu daŭre troviĝas en publika loko.

Fotoj de objektoj, ekzemple monumentoj, klarigtabeloj aŭ modernaj konstruaĵoj, kiuj daŭre troviĝas sur stratoj kaj en publikaj lokoj, povas esti publikigitaj sen problemoj. Se oni publikigas fotojn de la objektoj, kiuj estas protektitaj laŭ kopirajta leĝaro, tiam oni devas ekzakte indiki la fonton de la foto kaj alian bezonatan informon.

Aviadilaj fotoj kaj konstruaĵoj redakti

 
Permesita foto de konstruaĵo

Ekde 1990 la aviadilaj fotoj en Germanio ne plu bezonas permeson. Tamen oni ne rajtas foti konstruaĵojn de "sekurzono", por kiuj pro tiu foto povas esti problemoj pri sekureco (ekz. militaj konstruaĵoj).

Militaj zonoj, indikitaj kiel sekurzono, ne rajtas esti fotitaj aŭ eĉ desegnitaj.