Vikipedio:Vi uzas Vikipedion je propra risko

Vi uzas Vikipedion je propra risko

Bonvolu scii, ke ajnaj informoj, kiujn vi legis en Vikipedio, povas esti malprecizaj aŭ erarigaj, kaj ilia uzo (kaj en iuj cirkonstancoj ankaŭ nura trarigardado) povas esti danĝera kaj/aŭ kontraŭleĝa.

Ĉi tiu rezigno disde riskoj rilatas ankaŭ al la paĝo kiun vi tralegis; informoj sur tiu paĝo povas krei minacon (riskojn) por legantoj, decidintaj apliki aŭ uzi tiajn informojn en sia agado aŭ transdoni tiajn informojn al triaj personoj.

Aŭtoroj, redaktantoj, sponsoroj, administrantoj (sistemestroj), huliganoj (vandaloj) kaj aliaj personoj, tiel aŭ alimaniere rilataj al Vikipedio, ne estu respondecaj antaŭ kiu ajn pro uzado de informoj, enhavataj sur la paĝoj de Vikipedio.

Entreprenu ĉiujn necesajn agojn por certiĝi, ke ajnaj informoj, ricevitaj el Vikipedio, estas korektaj kaj sufiĉe kontrolitaj. Kontrolu fontindikojn fine de la artikolo, tralegu ĝian diskutpaĝon kaj redaktan historion por vidi, ĉu ne estas nesolvitaj disputoj rilate enhavon de la artikolo. Rekontrolu informojn per sendependaj fontoj. Se al vi aperis duboj rilate laŭleĝecon, sekurecon aŭ etikecon de publikigo aŭ uzo de iuj trovitaj fare de vi en Vikipedio informoj, memoru, ke ajna persono povas meti ajnajn informojn en Vikipedion kaj tiu persono povas esti nesufiĉe kompetenta en tiu tereno, pri kiu li aŭ ŝi provizas informojn.

Plej multaj artikoloj de Vikipedio ne estas kontrolataj fare de profesiuloj; kvankam legantoj povas korekti erarojn kaj forviŝi malĝustajn informojn, ili ne havas devon fari tion, tial informoj estas provizataj absolute sen ajna garantio de fideleco aŭ taŭgeco por iuj celoj.

Vikipedio ne estu akuzita pri ajna kaŭzita malutilo, ĉar ĝi estas propravola unuiĝo de personoj kaj estas ellaborata libere por kreo de malferma interreta fonto de diversspecaj edukaj, kulturaj kaj informaj scioj. Tiuj informoj estas provizataj al vi senpage, kaj tial ne ekzistas kontrakto inter vi kaj Vikipedio rilate uzadon aŭ ŝanĝadon de tiuj informoj, krom la licenco Creative Commons Attribution/Share-Alike.

Konfidu neniujn informojn, trovitajn en Vikipedio, ne kontrolinte ilin en sendependaj fontoj.