Vilao Festge (Erfurt)

La Vilao Festge (germane Festge-Villa) estas monumentprotektita vilao en Erfurto, Cyriakstraße nr 39. Ĝi elstaras inter la multnombraj aliaj fortimpresaj konstruaĵoj en la sudokcidento de la turingia ĉefurbo. En la vilao troviĝas hodiaŭ i.a. la Galerio Panse kaj dezajnagentejo.

Vilao Festge
vilao [+]
Koordinatoj50° 58′ 4″ N, 11° 0′ 36″ O (mapo)50.96773511.010076Koordinatoj: 50° 58′ 4″ N, 11° 0′ 36″ O (mapo)

Vilao Festge (Turingio)
Vilao Festge (Turingio)
DEC
Vilao Festge
Vilao Festge

Vilao Festge (Germanio)
Vilao Festge (Germanio)
DEC
Vilao Festge
Vilao Festge

Map
Vilao Festge
vdr

Priskribo redakti

La tuto pli memorigas onin pri kastelo ol pri loĝejo, posedo de la entrepreno kaj kortega fotisto Karl Festge. La impona konstruaĵa korpo troviĝas en vasta en la direkto de la strato dekliveta parko malsupre de la Citadelo Cyriaksburg. Ornamis ĝin riĉaj arkitektureroj, ŝtuparoj, balkonoj, garnaĵoj kaj kupolsimila turo. Unuj trovas la historisman vilaon el la 1899-a jaro impresa kaj reprezenta, aliaj troimpresema kaj snoba kaj pavanta. Ĉiuokaze ĝi dokumentas kiel elstara arkitektura monumento la meminterpretadon de la burĝaj superaj klasoj en la tempo de imperiestro Vilhelmo la 2-a. Oni riĉiĝis kaj intencis montri la bonstaron klare.

Antaŭkondiĉo por tio estis la ekonomia ekfloro de Germanio post la fondo de la Regno en 1871. Tio forigis nur du jarojn poste ĉian remparan karakteron de Erfurto kiu troviĝis tuj meze de la lando. Rapidege la urbo grandiĝis en ĉiuj direktoj kaj inter 1871-1906 la enloĝantaro kreskis de 45.000 al 100.000! Memkompreneble tiu etendiĝo iĝis diversmaniere laŭ urbokvartaloj. Norde kaj oriente estiĝis kvartaloj por logdomoj de pli malriĉaj personoj kiel ankaŭ por uzinaj ejoj. La pejzaĝe pli alloga sudokcidento rezervitis al la riĉuloj loĝantaj ne malofte en vilaoj. Cetere ĝis hodiaŭ tiu urbostrukturo (tipa ankaŭ por aliaj grandurboj el la Periodo de spekulanto-kompanioj) grandparte restis tia.

Nobla medio redakti

La Cyriak-strato apartenis al la plej karaj adresoj en la sudokcidenta urbero, kun la Festge-vilao kiel kvazaŭa admiralŝipo. Festge fakte estis je la pinto de la riĉa burĝaro. Li ne nur furoris kiel fotisto sed akiris grandan havaĵon ankaŭ kiel entreprenisto (i.a. brikfabrikado) kaj terenmakleristo.

La arthistoriistoj Ruth kaj Eberhard Menzel la pompajn eksteron kaj internon de la vilao detalege priskribis. La bildprogramo ĉefasade aludas la biografion de Festge - videblas i.a. kamerao. Mortis Festge en la 1909-a jaro kaj transprenis la vilaon en 1912 la lampofabrikanto Stübgen. Ĝi eksproprietigitis en la 1946-a jaro fare de la sovetaj okupantoj kaj servis i.a. por gastigi gravulojn.

Literaturo redakti

Hans Hoffmeister (eld), Ruth Menzel: Villen in Erfurt, vol. 1-4, eldonejo Rhino, 1996 sekv.

Eksteraj ligiloj redakti