Worked All ZonesWAZ, estas radioamatora diplomo transdonita al radioamatoro, kiu sukcese kompletigis ambaŭdirektajn kontaktojn kun aliaj radioamatoraj stacioj lokigitaj en ĉiu el la 40 geografiaj zonoj difinitaj de la diploma esponsoro CQ Amateur Radio[1][2]. Ĝi estas je la dispono de ĉiuj radioamatoroj en la mondo. La baza diplomo oni povas akiri post kontakto kaj konfirmo de kontaktoj uzante kombino de kiu ajn radioamatora bendo aŭ elsendmodo.

WAZ mapo en la ĉina lingvo

La WAZ diplomo komenciĝis en 1934. Ĝi verŝajne estis kreita de K.V.R. Lansingh, W6QX. En la 1940a jaroj ĝi asociiĝis al la CQ Revuo. Tri grandaj konkursoj esti stablitaj en septembro por la elsendmodo radioteletajpo, en oktobro por SSB (fonio) kaj en novembro por CW (telegrafio) ĉiuj okazas ĉiujare. Ili altiras la partoprenon de radioamatoroj, kiuj klopodas kontakti kiel eble plej multajn zonojn dum la semajnfinoj de la konkursoj.[3]

Specialaj diplomoj redakti

Specialaj diplomoj estas disponeblaj por tiuj, kiuj kontaktis radiostaciojn en ĉiuj el la 40 zonoj uzante certajn elsendmodoj: CW, AM, SSB, radioamatoraj satelitoj, radioteletajpo, aliaj ciferecaj modoj aŭ SSTV. Specialaj diplomoj estas ankaŭ disponeblaj por specifaj radioamatoraj bendoj: 6m (50 MHz), 10m (28 MHz), 12m (24 MHz), 15m (21 MHz), 17m (18 MHz), 20m (14 MHz), 30m (10 MHz), 40m (7 MHz), 80m (3.5 MHz) kaj 160m (1.8 Mhz). Krome estas speciala WAZ diplomo por tiuj, kiuj uzas la EME (tero-luno-tero) propagformon. Aldonoj estas disponeblaj por fari kontaktojn ekde mobila stacio aŭ pro uzo de malalta povumo (QRP).

5 benda WAZ redakti

Speciala diplomo estas disponebla pro konfirmo de kontaktoj en la kvin HF bendoj (10, 15, 20, 40 kaj 80 metroj).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. mapo de la 40 zonoj http://www.hb9ocr.ch/hb9ocr/foto/wazmap.jpg Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
  2. regularo de la diplomo (en la angla) http://cq-amateur-radio.com/cq_awards/cq_waz_awards/012804_cq_wazrules_English.pdf Arkivigite je 2010-09-22 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Oficiala retpaĝo de la konkurso http://www.cqww.com/